WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Korintanoj 11
27 - Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
Select
1 - Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.
2 - Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.
3 - Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
4 - Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
5 - Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.
6 - Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.
7 - Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8 - Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
9 - ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
10 - pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.
11 - Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
12 - Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.
13 - Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?
14 - Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
15 - Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.
16 - Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
17 - Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.
18 - Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
19 - Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
20 - Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;
21 - ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
22 - Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.
23 - Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
24 - kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
25 - Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
26 - Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.
27 - Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
28 - Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.
29 - Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
30 - Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
31 - Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.
32 - Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
33 - Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.
34 - Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.
1 Korintanoj 11:27
27 / 34
Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget